Bonvenon al mallernu.net! Tiu retejo estas tutnova, do eble ekzistas eraroj — via mallernu.net-teamo antaŭpardonpetas!



Bonvenon al mallernu.net! Hodiaŭ estas via unua leciono. Ni elektis la nomojn de la monatoj en kvin lingvoj, sed pro daŭraj konfuzoj pri la vortoj Junio kaj Julio ni simple forstrekis tiujn, kune kun Aŭgusto, kaj — por la plezuro de nordaj duonglobanoj — simple uzos la vorton Somero.

Kaj, danke al la nova unika metodo (legu pli pri ĝi) de mallernu.net, vi rajtas lerni nur la verde indikitan vorton. Por ne malhelpi vian sukceson, la ceterajn nepre ne lernu - aŭ mallernu, se vi jam ilin konis!

Esperanto Angla Ĉeĥa Germana Rusa
Januaro January Leden Januar Январь ← forgesumino
Februaro February Únor Februar Февраль ← forgesumino
Marto March Březen März Март ← forgesumino
Aprilo April Fools' Day Apríl Aprilscherz День смеха ← neforgesumino
Majo May Květen Mai Май ← forgesumino
Somero Summer Léto Sommer Лето ← forgesumino
Septembro September Září September Сентябрь ← forgesumino
Oktobro October Říjen Oktober Октябрь ← forgesumino
Novembro November Listopad November Ноябрь ← forgesumino
Decembro December Prosinec Dezember Декабрь ← forgesumino





Onklo Zamĉjo diras: „Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.“